Saltu al enhavo

The Daily Mirror

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Daily Mirror
emblemo
taggazeto
gazeto
periodaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1903 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando vd
Sidejo Londono
Adreso One Canada Square, London
Posedata de Reach plc vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Daily Mirror („Taga Spegulo”) estas Londona matena gazeto; ĝi havas la plej grandan legantaron en Britio. La gazeto favoras klaĉojn, skandalojn.

Daily Mirror estis fondita kiel malgrand-formata bilda gazeto fare de Alfred Harmsworth en 1903. La gazeto ekde tiam ĉasas sensaciajn eventojn, klaĉojn, hostorietojn. Ĝi estas sendependa gazeto.

La gazeton posedis pli poste frato de Alfred, nome Harold Harmsworth kaj aĉetis ĝin en 1984 Robert Maxwell kaj posedis ĝin ĝis morto en 1991.

La posedanto de Daily Mirror estis inter 1991-1999 la Mirror Group, Ltd., hodiaŭ apartenas al gazeta konzerno Trinity Mirror, kiu eldonas ankaŭ la gazetojn kiel Sporting Life, Sunday Mirror, kaj The Sunday People.

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la gazeto aperis unuafoje foto pri police serĉita persono, la 17-an de marto 1908.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]